"Historio Plantado de la Majarboistorio"

La Majarbo, simbolo de la juna naskiĝanta vivo kaj de la kreskado, devas laŭtradicie esti plantata la 9-an de aŭgusto, la vesperon antaŭ la tago de Sankta Laŭrenco, antaŭ la 17.00-a horo. La festo fiere daŭrigas sep jarcentojn longan tradicion, kiu apogas sin sur diversaj legendoj kaj memorigas pri venko de Bruselo kontraŭ Leuven aŭ, laŭ aliaj, pri geedziĝa ceremonio dum kiu nobelulo el Leuven edziĝis kun fraŭlino el la Brusela kvartalo Bas-fonds. Li donis monon por celebri feston en la tago de Sankta Laŭrenco kaj por planti Majarbon.

 

Sed la legendo kiun oni preferas kredi ambaŭ en Bruselo kaj en Leuven estas alia. Unu tagon en 1213 okazis edziĝfesto en gastejo. Dum la festo la gastoj rimarkis bandon da agitantoj el Leuven. Komenciĝis interbatalo, kaj la bruselanoj riskis esti venkataj, ĝis subite alvenis por ili la helpo de la kunuloj de Sankta Laŭrenco. La lovenanoj malvenkis kaj la duko de Brabanto donis al la kunuloj la permeson ĉiujare la 9-an de aŭgusto planti la Majarbon. Tiu privilegio estis nuligota se la lovenanoj sukcesos ekkapti la arbon antaŭ la 17.00-a. Kvankam laŭ la legendo tio okazis en 1213, la tradicio ricevis sian nunan formon nur en 1308.

 

EEn 2012 okazos do la 704-a plantado de la Majarbo, la 39-a en Leuven ekde 1974. Tio signifas ke en Bruselo ĝis nun okazis nur 665 oficialaj plantadoj, ĉar en 1974 la bruselanoj perdis sian privilegion. La 'Viroj de 1929' decidis en 1974 forpreni tiun rajton de la bruselanoj kaj transporti la unikan veran Majarbon al Leuven. Prezentinte sin kiel ĵurnalistoj ili eksciis kiun arbon la bruselanoj estis elektintaj por la plantado. Nokte ili iris surloke por hakfaligi la arbon kaj forpreni ĝin. Sur la stumpo ili lasis jenan surskribaĵon: 'Bruselanoj, ĉi tie staris via arbo, la lovenanoj forprenis ĝin kun danko'. La 9-an de aŭgusto 1974, antaŭ la 17.00-a, ĝi staris sur la placo Grote Markt en Leuven. La bruselanoj taksis la okazaĵon negrava kaj simple daŭrigis sian ĉiujaran plantadon de Majarbo.

 

Ekde tiam ambaŭ urboj konsideras sin rajtigitaj planti la 'veran' Majarbon. Por la bruselanoj la arbospecio ne gravas; en Leuven oni preferas pendan betulon ĉar ĉi tiu restas verda pli longtempe. En Bruselo oni forprenas la arbon jam la postan tagon; en Leuven ĝi restas ĝis post la dua dimanĉo de septembro, la jubilea tago de la 'Amikaroj Viroj de la Jaro' kaj de la 'Ligo de Jarnombroj'. En Leuven la 'Amikaroj Viroj de la Jaro' daŭrigas la tradicion, pli precize ene de la 'Bloko 9'. Post la jarnombro '1929' sekvis la jarnombroj '1939', '1949' kaj '1959'. En 2010 transprenis la tradicion la 'Viroj de 1969'. Kune kun Bloko 9 kaj la lovenaj Majarbokunuloj ili estas la nunaj LOVENAJ MAJARBOPLANTISTOJ. En 2017 estos por ili la oka plantado de la Majarbo.

 

Vertaling: http://esperanto3000.be

Stad Leuven KIA Gilcon iFixers CPT Stella Artois 1366

Webmeester: BarStel • Zetel: Café Sport - Martelarenplein 13 - 3000 Leuven • Ons contacteren